Sereso (regiona distrikto)

Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Sereso de Grekio. Pri la temo sero, sukcene flava likvaĵo disiĝanta el la sango dum ties koaguliĝo, vidu tie.
situo de Sereso en Grekio

Sereso (greke Σέρρες respektive Νομός Σερρών - Nomos Serron) estas regiona distrikto de Grekio (unu el sume 51 regionaj distriktoj), kiu situas en la - ene de Grekio norda - moderna administra regiono Meza Makedonio. Ĝis administra reformo de la jaro 2010 la distrikto havis la statuson de provinco, "prefektujo", kiu greke nomigis Νομός, do "nomos". La teritorio kovras areon de 3 968 km² kaj dum la jaro 2011 havis 176 430 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Sereso.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search